[ Pobierz całość w formacie PDF ]
civilizaj landoj. Oni do rajtas atendi, ke pli-malpli frue ape-
ros iu esperantisto, kiu kapablas verki artajn tradukojn el sia
nacia literaturo. Jam ekzistas en esperanto tradukoj el la je-
naj lingvoj: albana, angla (inkluzive kelkajn usonajn kaj ang-
la-sudafrikajn verkojn), araba, armena, bengala, bulgara, çeÛa
58
NE NUR LETEROJ DE PLUM-AMIKOJ
eLIBRO
kaj slovaka, çerkesa, çina, dana, estona, finna, flandra, fran-
ca, frisa, germana, hebrea, helena, hispana (inkluzive verkojn
el Meksikio, Urugvajo kaj Argentino), hungara, eble eta tra-
duko el indiana lingvo (sed tiun verkon oni kredeble tradu-
kis el angla versio), indonezia, islanda, itala, japana, jida, ju-
goslaviaj lingvoj (precipe kroata kaj slovena), kartvela, katalu-
na, kirgiza, laosa, latina, latva, litova, nederlanda, norvega,
persa, pola, portugala (inkluzive multajn verkojn el Brazilo),
provenca, retoromança, rumana, rusa, sanskrita, sveda, ukraj-
na, uzbeka kaj vietnama. Jen do la perspektivo estas esence
tutmonda.
Kompreneble ne çiuj tradukoj eç eldonitaj estas çefverkoj.
Por traduki artverkon adekvate oni devas mem esti artisto, ne
facile kontenti¸i, kaj esti vere sentema pri literaturaj kvalitoj.
Ekzistas plorindaj fuÿaîoj, sed ankaû ekzistas multaj esperan-
taj tradukoj rimarkinde bonaj kaj multaj, kiuj estas eç tiel sen-
spirige trafaj, ke ili povas doni tiun senton pri ia malgranda
miraklo, kiun oni foje sentas antaû vere inspirita kaj poluri-
ta artverko.
Aperis en esperanto multaj malgrandaj, pluraj vere gran-
daj, antologioj el naciaj literaturoj, aû foje el diversaj naciaj
literaturoj en unu volumo. La unua el proksimume dudek
antologioj el ununaciaj literaturoj estis la ankoraû leginda
Pola antologio de 1906. Du gravaj pioniraj antologioj çerpantaj
el multaj literaturoj estis redaktitaj de la nelacigebla Grabow-
ski: La liro de la esperantistoj (1893) kaj El parnaso de popoloj
(1913); la dua havis tradukojn el tridek lingvoj. Pluraj el la
fruaj poemtradukoj, ankoraû plejparte legindaj, estas nun plej
facile troveblaj en la Fundamenta krestomatio. Rimarkindaj
59
NE NUR LETEROJ DE PLUM-AMIKOJ
eLIBRO
estas tie, inter aliaj, pluraj tradukoj de Zamenhof mem kaj la
unua kanto de la Iliado en traduko de A. Kofman.
Inter la grandskalaj naciaj antologioj estas Sveda antologio,
duvoluma; Sveda poemaro kaj Sveda novelaro; Svisa antologio;
Dana antologio; ÇeÛoslovaka antologio; Kataluna antologio. Du
grandskalaj antologioj, kiuj vere estas elstaraj artverkaroj,
estas Hungara antologio (1933), kies tradukintoj estis spertaj
verkistoj de la budapeÿta skolo, kaj Angla antologio I, kies tra-
dukintoj estis anoj de la skota skolo aû pli-malpli proksimaj
al ¸i. Estas vere mal¸ojige, ke precipe pro financaj malhelpoj
parte çar Angla antologio ne disvendi¸is sufiçe la delonge
preskaû preta dua volumo, kiu enhavos brilajn tradukojn de,
ekzemple, Byron, ankoraû ne eldoni¸is. La plej valora diver-
snacia antologio estas kredeble ankoraû Eterna bukedo (1931),
en kiu nur unu homo, la unika Kalocsay, prezentis siajn tra-
dukojn el grandaj poemoj el 23 lingvoj: angla, bengala, bul-
gara, çeÛa, çina, egipta, estona, finna, franca, germana, he-
brea, helena, hispana, hungara, itala, japana, latina, nederlan-
da, pola, portugala, rumana, rusa kaj sveda! Çiujn tiujn ling-
vojn eç Kalocsay ne scipovis. Almenaû por la neeûropaj ling-
voj li uzis pontajn tradukojn, sed çiam, kiam eble, li uzis orig-
inalan tekston. Kie mi kompetentas por kontroli liajn tradu-
kojn, mi miregas pri la mikso de fidelaj ekvivalentoj kaj nova
poezia memsufiço. Eterna bukedo restis dum jaroj la libro,
kiun mi plej ofte utiligis por montri al kleraj pridemandantoj,
kion kapablas esperanto en la manoj de majstro.
Kalocsay mortis postlasante grandan parton de sia kolosa
projekto, Tutmonda sonoro, kvinvoluma antologio el la tut-
monda literaturo. Specimenoj aperis jam en diversaj gazetoj.
Tutmonda sonoro aperis fine de 1981 en Budapeÿto.
60
NE NUR LETEROJ DE PLUM-AMIKOJ
eLIBRO
Neeldonitaj restas multaj bonaj tradukoj el dramoj: iu tra-
dukis gravan dramon por grava prezentado, ekzemple çe
Universala Kongreso. La prezentado sukcesis, sed la traduko
ne presi¸is. Inter tiaj valoraj sed ne sufiçe konataj tradukoj
trovi¸as nur ekzemple Friponaîoj de Skapeno (Moliére);
Pigmaliono (G. B. Shaw); La homa voço (Cocteau); La leciono
(Ionesco); La morto de lia ekscelenco (Matkoviç); Homo kun la
floro enbuÿe (Pirandello); Komedio de eraroj (Shakespeare);
Kataki (S. Wincelberg). Ke diversaj verkistoj volonte tradukis
tiajn dramojn, nur por kelkaj prezentadoj kaj sen promeso pri
eldonado, vere atestas tre noblan sindediçon. Tamen multaj
el tiuj prezentadoj estis neforgeseble imponaj, tiel ke oni tute
forgesis, ke temas pri traduko.
Estas neeble prepari tute kontentigan liston de rekomen-
dindaj tradukitaj verkoj, çar kriterioj ofte kontraûas unu la
alian: unu leganto deziras havi la plej brilajn tradukojn, alia
la plej gravajn verkojn; unu deziras esplori la taûgecon de
esperanto per detala komparado de traduko kun amata, bone
konata verko en lia nacia lingvo; alia deziras çefe legi ion tra-
dukitan, kion li tute ne kapablas legi en la originala lingvo;
unu deziras legi nur altkulturajn majstroverkojn; alia deziras
nur malpezajn aû almenaû simplajn verketojn, kiuj distros lin
post laciga labortago. Preskaû çiu facile trovos ion Iaû sia gu-
[ Pobierz całość w formacie PDF ]